Donkey Kong Jr (NES)
Traduko al Esperanto v1.0 (20/10/2022)

ENKONDUKO
---------
Ĉi tiu projekto estas Esperanta traduko de Donkey
Kong Jr, videoludo por la Nintendo Entertainment System.
La retpaĝo por la projekto estas

    http://github.com/tboronczyk/donkeykongjr

PRISKRIBO DE LUDO
-----------------
Renversiĝis la roloj! Savinte sian koramikinon,
Jumpman/Mario kaptis Donkey Kong kaj malliberigis lin en
kaĝo. Nun vi helpos la filon de Donkey Kong, DK Jr (la 2a),
savi sian patron. Saltu de vito al vito kolektante fruktojn
kaj evitante la mortigajn grimpantajn krokodilojn. Progresu
tra la pli malfacilaj niveloj, saltante sur moviĝantajn
plafonojn, kaj evitante birdojn kaj elektrajn fajrerojn.
Ludu lerte por kapti la ŝlosilon, kiu liberigos Paĉjon!

Sukcese fini nivelon kvar kaj savi Donkey Kong finos etapon.
Ek al la sekva etapo! Kiam vi progresas, la malamikoj pli
multnombriĝas kaj moviĝas pli rapide. Konkurencu kun amiko
por la plej alta poentaro aŭ la plej alta etapo!

INFORMOJ PRI ROM
----------------
Vi devas posedi fizikan kopion de la kartoĉo de Donkey
Kong Jr. Alŝulti ROM-on de videoludo, kiun vi ne posedas,
povas esti pirateco.

    Donkey Kong Jr. (World) (Rev A).nes
    CRC32: 2A794CCB

HISTORIO
--------
v1.0   20/10/2022
 - Unua eldono

KONTRIBUANTOJ
-------------
Timoteo BORONCZYK/bluephoenix
 - Tradukado, programado

Zerbie HYNSON/Terpomo11
 - Traduka konsultisto
